Tema diskutado kaj Ateliero – 116: Eraro: ĉu ĉiam malbona?
Internacia
image.png923 kB
Du ĉarmaj modeloj de birdoj en nesto havas interesan historion.
Unu estis kreita dank'al eraro dum la faldado de la alia. En nia vivo estas multaj ekzemploj pri eraroj, kiuj alportas ion malbonan. Sed de tempo al tempo la eraro alportas novan interesan rezulton. Ni diskutos tiun temon trovante ekzemplojn en scienco, vivo kaj origamio.
Jean-Jacques Delalandre instruos la modelon de Patricia Crawford kaj sian modelon, kiun li kreis farante malgrandan eraron.
24.03.2024, 20.00 - 21.30 laŭ la horzono de Francio (19.00-20.30 laŭ UTC)