🖥 Artikolo el Monato pri William Pickens (1881-1954)
20:00 - 21:30 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln - ĉi-foje nur rete eblas

Loka

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!
Renkontu nin ĉi-foje en Zoom-renkontiĝejo.

Detala programo
01.04.2020:     20.00 horo Konferenco per Zoom:     Artikolo el Monato
Kaŭzita de la mondvasta koronvirusa krizo la SUMPFBLUME ESTAS FERMITA. Pro tio ni nur kunvenas en la reto kaj renkontiĝas en Zoom-renkontiĝejo https://zoom.us/join. Vi nur bezonas vian komputilon/tabulkomputilon/smartfonon kun kapaŭskultiloj/laŭtparoliloj. Kamerao estas dezirenda (ĉar estas bele, vidi unu la aliajn), sed ne nepre necese. Por iOS kaj Androido ekzistas specialaj apoj, kiujn vi povas uzi. Rigardu en AppStore aŭ PlayStore. La ligilon kaj pasvorton la klubanoj ricevos per retpoŝto. Gastoj volonte povas peti ilin per retpoŝto al hameln (ĉe) esperanto.de .
Ĉiu prezentas sian Esperanto-vorton de la tago. Bonvolu pretigi apud vi paperon kaj bone skribantan skribilon. Ni kune legas artikolon el la revuo "Monato" pri William Pickens (1881-1954), la unua nigra Esperantisto de Usono kaj aktivulo por civilaj rajtoj kaj internacia demokratio.

Aldonaj informoj:
 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto.de/eo/enhavo/hameln...
hameln(ĉe)esperanto.de

Interesiĝintoj

Administranto