🖥 Internacia E-kurso per Zoom (B2-C1)
15:30 - 17:30
Eŭropo/Moskvo
Elekti horzonon
La internacia Zoom-kurso okazos plene en Esperanto kaj traktos la temojn, kiuj koncernas nur Esperanton.

InternaciaKurso

Je subteno de Internacia Ligo de Esperantistoj-Instruistoj (ILEI) komenciĝas perreta mezgrada E-kurso (B2-C1), kiu estos efektivigata enkadre de la projekto EToSo dum 6,5 monatoj en Zoom-programo. La kurso okazos plene en Esperanto kaj traktos la temojn, kiuj koncernas nur Esperanton. Dezirantoj, kiuj  jam havas  bazajn sciojn de la lingvo kaj ŝatus daŭrigi lerni ĝin, estas invitataj al la unua leciono, kiu okazos sabaton la 12-an de oktobro je la 15.30 h. laŭ moskva tempo/je la 12.30 h. laŭ UTC/UTK. Daŭro de ĉiu leciono – 2 h. unu fojon semajne. Fine de la kurso eblos trapasi E-ekzamenon ĉe internacia E-komisiono kaj ricevi atestilon de ILEI. Por ricevi pliajn informojn nepras plenigi enketilon, kiun eblas ricevi laŭ E-mail: esperanto-kurso@mail.ru

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-kurso(ĉe)mail.ru

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureTatjana G. (Rusio)