🖥 VEK Veterana Esperantista Klubo
15:00 - 16:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
E-istoj de antaŭ 1985

Internacia

La 5a kunveno de VEK, la Veterana Esperantista Klubo, okazos lundon, la 1an de aprilo je la 15:00 UTC (Parizo-horo: 16:00).  Retligon, sube.

Aperitivo: Ni povas babili iomete pri la antaŭmonataj komentoj de la VEK-paĝo en Facebook  Ĉi foje: Bialistoko, kun la foto de Louis Zaleski-Zamenhof, Osmo Buller, Roman Dobrzyński.  Krome, en alia foto, veteranoj Brian Moon kaj Alex Humet.  Estas la 90-jariĝo de Bernhard Eichkorn, kaj estus bele se iu povus legi la tutan artikolon pri li en loka german-lingva artikolo, en kiu li komencas paroli pri Esperanto.  Kaj antaŭ nelonge ni vidis, ke estas la 125-naskiĝo-jariĝo de la sveda instruisto kaj tradukisto Stellan Engholm.  Li forpasis antaŭ preskaŭ 75 jaroj.  Ĉu eblas ankoraŭ sperti kelkajn spurojn de li en la Esperanta kulturo?  Kion ni malkovros hodiaŭ?

Temo 1: Kvardek jaroj da esperanta vivo estas longa tempo, ĉu ne?  Dum preskaŭ duonjarcento vi certe vidis multe da homoj eniri, eliri, re-eniri la esperantan movadon.  Kaj vi? 

Kial vi daŭre parolas Esperanton?  Kial vi daŭre restas en la Movado?  Kial aliaj?  Kial ili daŭre uzas Esperanton kaj restas en la Movado, laŭ vi?  (temo inspirita de Tatjana)

Temo 2: Ĉio kion vi volas komenti pri vekaj temoj.

Se vi volas prezenti 5-minutan VEK-rilatan temon, bonvolu anonci tion ĉe la komenco de la kunveno.  Ne preparu lumbildojn, ne faru ppt-aĵojn.  Parolu, nur parolu.  Ni ŝatas vian voĉon!

Ahmad de ILEI proponis uzi la Zoom-konton de IrEA, per kiu okazas ankaŭ kunsidoj de Kunpens(ig)ado pri Esperanto en Universitatoj unuan lundon de ĉiu monato.

Ankaŭ la kunvenoj de VEK estos ĉiumonataj, en la unua lundo de la monato, je la 15:00 laŭ UTC (Vi povas ĉiam ekscii la UTC-horon en la Esperanta retejo: https://time.is/eo/UTC).  Kunvenoj registriĝas.

Jen la ĉiama Zoom-ligilo por partopreni en la kunsidoj de la VEK-anoj:

https://us02web.zoom.us/j/81515004796 
Nur se demandite:
Kunven-identigilo: 815 1500 4796
Pasvorto: la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj.

Ĉu por paroli, ĉu por aŭskulti, bonvenon al ĉiuj.

Dennis Keefe.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

keefeinchina(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto