🖥 Ĉu mi mensogus al vi?
19:30 - 21:30
Etc/UTC
Elekti horzonon
La plej kompleta trejnado pri manipulado, kamuflado kaj ĉiampravado

Internacia

Ĉu vi taksas vin bona mensogisto? Ĉu vi estas bona detektisto de alies mensogoj? 

Venu kaj impresu per via mensogkapablo!

Ĉu vi ne scias kiel fidinde mensogi? Aŭ ĉu eĉ kiam vi diras la veron tio sonas false?

Ne zorgu, jen intensiva trejnado por vi!

Partoprenu la renkontiĝon de MJS la 26-an de marto kaj lernu pli pri manipulado, kamuflado kaj la arto ĉiam pravi, per praktikaj ludoj. Kunportu viajn mensogegojn kaj spertiĝu pri kiel flugi sub la radaron de mensogdetekstistoj.

Post tiu trejnado, vi estos plene preparita por la 1-a de aprilo!

Ĉiam memoru… La parolo estas donita al la homo por kaŝi siajn pensojn ;-) 

Programo de la evento (la 26-an de marto, UTC):

1930:  Interkonatiĝo kaj libera konversacio

1945:  Du veroj kaj unu mensogo

2030:  Kvizo pri mensogado

2045:  Homlupo / aliaj ludoj

2130:  Fino

Por aliri nian virtualan renkontiĝejon, alklaku la ligilon: https://gather.town/app/ChRMeknAF7bTsFpj/Mojosejo

La pasvorto estas la nomo de nia kara lingvo per minusklaj literoj.

*Noto: La evento estas malferma por ĉiuj, krom advokatoj kaj politikistoj.
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉