Priskribo de la prezentaĵo: Esperanto-Centro Herzberg jam de pli ol 18 jare konstante laboras, por ke la uzo de nia internacia lingvo Esperanto havu pli kaj pli grandan rolon en la urbo kaj Esperanto aperu en multaj bone videblaj, publikaj lokoj. Kio kaj kiel estas jam atingita, kaj kiujn planojn ni ankoraŭ havas?
Pri la Prezentanto: Hungardevena esperantisto, profesia lingvoinstruisto, esperantologo, ekzamenanto, unu el la ellaborintoj de la UEA-KER ekzamensistemo. Estis estrarano de HEJ, HEA, TEJO, ILEI, estas prezidanto de AGEI kaj C-komitatano de UEA. Ekde 2003 ŝi vivas kaj laboras en la Esperanto-Centro Herzberg, Germanio. En 2024 ricevis germanan ŝtatan ordenon, la Federacian Meritkrucon pro la multflanka porsocia kaj poresperanta agadoj.
La 12-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-12) okazos laŭ la suba plano:
A) ĉeeste: la 22-an de aprilo 2025
B) ekskurso: la 23-an kaj 24-an de aprilo 2025
C) virtuale: la 17-an kaj 18-an de majo 2025.
Listo de programeroj:
https://www.espero.ir/eo/irek-12Zoom-ligilo por IrEK-12 kaj MONA-14:
https://us02web.zoom.us/j/87975072218
Nur se demandite:
Kunven-Identigilo: 879 7507 2218
Pasvorto: la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj