Laborbrigado en la Esperanto-Stacio
NULIGITA pro la kronviruso
Ni kune preparu la domon por printempa kaj somera sezono

Internacia

Partoprenu laborbrigadon en la Esperanto-Stacio de Halbe ĉe Berlino, de la 1-a ĝis la 8-a de aprilo 2020!

La Esperanto-Stacio estas nova renkontiĝejo por esperantistoj en eksa stacidomo sude de Berlino. Ni kune preparu la domon por printempa kaj somera sezono kun multaj esperantaj aranĝoj!

En la domo nun estas kaj bonaj, komfortaj ĉambroj, kaj ankoraŭ kadukaj ĉambroj. Dum la laborbrigado ni renovigos la pli kadukajn ĉambrojn. Ekzemploj de labortaskoj: farbado, muntado de mebloj, ĝardenumado, purigado ktp. Eblas transpreni ankaŭ taskojn en komunikado, ekzemple per farado de fotoj/videoj aŭ verkado de tekstoj en Esperanto aŭ aliaj lingvoj.

La taskoj estas farataj laŭ interkonsento. Ni kune planas taskojn por 4 horoj tage. La cetera tempo estas libera aŭ ni povas fari komunajn aktivaĵojn kiel ekskursojn al Berlino, migradon en la naturparko en kiu situas la stacio, ekskursojn al la vilaĝoj de la soraba malplimulto aŭ naĝado en la lago.

Kondiĉoj: La loĝado en la Esperanto-Stacio estas senpaga. Oni mem zorgas pri manĝoj (troviĝas kuirejo en la stacidomo kaj supermerkato tuj apud ĝi). Vojaĝkostoj ne estas repagataj. Rekta trajno el la centro de Berlino iras ĉiun horon al la Esperanto-Stacio. La vojaĝo de diversaj berlinaj stacio daŭras 30 minutojn.

Se vi interesiĝas pri la laborbrigado, kontaktu nin per retpoŝto.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.facebook.com/events/275807884...
esperantostacio(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto