Ni kore invitas ĉiujn al niaj monataj malfermaj renkontiĝoj en Lodza Domo de Kulturo
Kunveno/Evento
Pola Esperanto-Asocio Filio en Lodzo, kore invitas vin al kutima monata sabata renkontiĝo de lodzaj esperantistoj. Ni renkontiĝos la 14-an de marto en Lodza Kulturdomo ĉe la str. Dowborczyków 18, kutime je la 14 horo. (dua etagxo) Ĉi sabate Zofia Śmistek (kaj eble ankaŭ Aneta Mościńska ) rakontos pri siaj impresoj el bela ĉeĥa urbo Brno kaj prezentos siajn fotojn. En nomo de filia Estraro Robert Kamiński PS Ni kore invitas cxiujn kiuj volus veni al nia klubo kaj prelegi.