La Nokto de la Libroj
En 2023 Esperanto denove partoprenos, ĉi-jare eĉ dufoje, en la iniciato "La Nokto de la Libroj"

Loka

En 2023 Esperanto denove partoprenos, ĉi-jare eĉ dufoje, en la iniciato "La Nokto de la Libroj", organizata ĉiun jaron de la madrida regiona registaro la 21an de aprilo.

Unue, je la 12,45 en la distrikto Villaverde, en la Casa San Cristóbal de Fundación Montemadrid, oni programis renkonton "Ni babilu pri Lorca", kun la poeto Miguel Fernández, okaze de la 125a datreveno de la naskiĝo de Federico García Lorca. La renkonto celas ĉefe lernantojn de mezlernejo I.E.S San Cristóbal de los Ángeles, sed oni rezervas dek lokojn por la ĝenerala publiko, kiun eblas mendi ĉe la Casa San Cristóbal.

Vespere Madrida Esperanto-Liceo organizos ekspozicion de verkoj de la latinamerika literaturo tradukitaj al Esperanto, okaze de la 50a datreveno de la morto de Pablo Neruda. Ĝi estos akompanata de deklamado en Esperanto de "Dudek poemoj amaj kaj unu despera kanto", de tiu ĉi aŭtoro. La ekspozicio malfermiĝos ekde la 18,30 en la sidejo de Hispana Esperanto-Federacio, strato Rodríguez San Pedro, 13 - 3º 7, de Madrido.