🖥 Babilrondo Parizo-Romo
18:00 - 19:30 (MET)
Eŭropo/Romo
Elekti horzonon
La temo de nia babilado estas: veturiloj.

Internacia

Saluton al ĉiuj,

La ĝemelaj urboj Romo kaj Parizo invitas vin al sia babilrondo okazonta sabaton la 2an de decembro je la 18a. Ni parolos pri veturiloj. Ĉu belaj aŭtoj revigas vin? Ĉu vi sekrete sonĝas pri rajdado de kromo-plena motorciklo al subiranta suno? Ĉu vi preferas vian biciklon? Ĉu vi ofte trajnas? Kion vi opinias pri veturado en nia nuna mondo ? Ĉu ekologio influas vian veturmanieron ?
Jen larĝega temo tre malofte priparolata en nia kara Esperantujo. Ni esperas renkonti multajn el vi !

Nia babilrondo okazos per google meet : https://meet.google.com/fxt-guts-iks

Amike,

Mark Ĵiro prezidanto de la Pariza grupo
Debora Rossetti sekretarino de la Roma grupo
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto.paris
debora.rossetti(ĉe)esperanto.it

Administranto