🖥 Prelego de Prof. Opoka en IrEK-9: "La rolo de Esperanto en internacia kunlaboro de medicinistoj en la pasinteco kaj nuntempe"
16:00 - 17:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
La 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) okazos ekde la 12-a ĝis la 15-a de majo 2022 kun la ĉeftemo “Pozitivaj Influoj de la Pandemio"”.

InternaciaLoka

Kadre de la 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) prelegas Prof. Opoka kun la temo "La rolo de Esperanto en internacia kunlaboro de medicinistoj en la pasinteco kaj nuntempe"

Priskribo de la prelego: Tiun ĉi prelegon mi preparis por atentigi, ke la pola okulkuracisto Ludoviko Zamenhof (‪1859-1917‬) kreis la internacian lingvon Esperanton en la jaro 1887 kaj la unua lernolibro estis eldonita en Bjalistoko (Pollando). Pli poste multaj medicinistoj daǔrigis kaj daǔrigas evoluon de Esperanto i.a. fondante laǔ propono de pola kuracisto, D-ro Wilhelm Robin en la jaro 1908 societon por medicinistoj: Tutmondan Esperantistan Kuracistan Asocion (ekde 1961: UMEA). Sekve en la jaro 1923 medicinistoj fondis Internacian Medicinan Revuon, kiu aktuale nomiĝas Medicina Internacia Revuo. En la jaro 1977 mi kiel studento de la M.Kopernik-Medicina Akademio en Kraków kune kun tiama Sekretario de UMEA d-ro Imre Ferenczy helpe de Prezidanto de UMEA d-ro Hideo Shinoda organizis la unuan Internacian Medicinistan Esperanto-Konferencon en Krakovo. Dank`al kunlaboro de medicinistoj en diversaj landoj okazis ĝis nun 21 IMEK-oj kaj ĉi jare okazos la 22-a IMEK denove en Hungario, kie tre bone funkcias Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo fondita en la jaro 1969. Multaj medicinistoj en la mondo zorgis kaj zorgas pri la sanstato de homoj kaj ankaǔ pri la internacia lingvo Esperanto kaj ni esperu, ke tiu ĉi grava laboro estos daǔrigota.

La 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) okazos ekde la 12-a ĝis la 15-a de majo 2022 kun la ĉeftemo “Pozitivaj Influoj de la Pandemio”.

Por tuja aliĝo al la Kongreso (senpage), bv. skribu nur viajn nomon, landon kaj retpoŝt-adreson en https://www.espero.ir/eo/irek-9/ aŭ sendu retmesaĝon kun la supraj informoj al: info@espero.ir

Ĝis nun, honorigis nin i.a. jenaj karuloj por prelegi kaj/aŭ salutmesaĝi en la IrEK-9:
Profesoroj Duncan Charters, Renato Corsetti, Probal Dasgupta, Sean O Riain, Keyhan Sayadpour, Przemysław Paweł Grzybowski, Jorge Antonio Leoni de León, Mohammad Karamudini, kaj ges-roj François Lo Jacomo, Katalin Kovats, Salah Mohammadpour, Byelongo Elisee Isheloke,   … Por vidi kiam kaj pri kio ili prelegos, bv. rigardu la daŭre ĝisdatigatan programon de la Kongreso en https://www.espero.ir/eo/irek-9/

Alir-informo:
La Kongreso okazos en Zoom
Zoom-ligilo por IrEK-9:

https://us02web.zoom.us/j/82052484766
Nur se demandite:
Kunven-Identigilo: 820 5248 4766
Pasvorto: La nomo de nia komuna lingvo per minuskloj

Vive spektebla ankaŭ en la jutuba kanalo de UEA: https://www.youtube.com/UEAviva
 

Kun koraj dankoj, salutoj kaj bondeziroj,
Irana Esperanto-Asocio (IrEA)

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto