🖥 Grava romano de via lando
20:30 - 22:00
Aŭstralio/Adelajdo
Elekti horzonon
Zumado per Zoom (ĉiusemajna babilado)

Internacia

Ni renkontiĝas ĉiusemajne je la sama horo por babili, kutime laŭ temo, sed ofte ne. Ĉiu estas bonvena.

La temo ĉi-semajne estas la jena: ĉiu lingvo (almenaŭ ĉiu skribita lingvo) kaj ĉiu lando havas siajn gravajn legindajn (eĉ legendajn) romanojn. Kiuj romanoj estas gravaj en via lando aŭ en via lingvo? Ĉu jam ekzistas tradukoj en Esperanto de tiuj verkoj? Diru al ni iom pri la karakteroj, la intrigo, la temoj kaj la graveco de unu (aŭ pli) el tiuj libroj.

Notu:
  • La horzono en mia loko ŝanĝiĝis al la somera tempo, do bonvolu atente kontroli la horon.
  • Mi decidis uzi Google Meet anstataŭ Zoom denove. Se la kvalito ne estos draste malbona, mi uzos ĝin en ĉiu venonta kunveno.

Partoprenu merkredon je 20:30 (UTC +10:30), per la jena ligilo:
https://meet.google.com/iwi-tepr-nwt
Informoj

www.facebook.com/groups/zumado.pe...

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por informi vian partoprenon

Indiku ke vi interesiĝas kaj vi ricevos memorigajn retmesaĝojn pri la evento.

Administranto
Benno Lang