Florkronado de memortabulo al Kalocsay
15:00 - 15:30 (MET)
Eŭropo/Budapeŝto
Elekti horzonon
Okaze de la 50-a morto-datreveno de Kalocsay malgranda rapidkunveno kun almeto de florkrono al lia memortabulo.

Kunveno/Evento

Venu, ni faru Esperantan fleŝmobon, improvizitan fulmo-kunvenon!

- vendrede, la 27-an de februaro
- je 15:00 laŭ budapeŝta tempo
- ĉe la adreso: Budapest, II. ker, Nyúl u. 4, Hungario.
- antaŭ la memortabulo de Kalocsay Kálmán.

La 27-an de februaro estos la 50-a mortodatreveno de Kolomano Kalocsay, profesoro pri infektologio, poeto, arttradukisto, lingvisto, korifeo de Esperanta literatura kulturo.

Dum la kunveno reprezentantoj de hungaraj Esperanto-asocioj (E-Fondaĵo, HEA, ktp) metos florkronon al lia marmora memortabulo sur la muro de lia loĝdomo.

Krom la flormeto ni havos
- malgrandan memor-omaĝon,
- ni aŭskultos lian voĉon de magnetofono
- ni prezentos la internacian literaturan konkurson "Kalocsay Kálmán"
- ni aŭskultos unu lian deklamitan poemon
- ni faros komunan foton, ktp.

La memortabulo troviĝas je proksima promen-distanco de la metrohaltejo "Széll Kálmán tér".

Ni bonvenigas ĉiujn interesiĝantojn, ankaŭ eksterlandanojn, ĝuste turismantajn en Budapeŝto... :-)

La partopreno validas poenton ankaŭ en la projekto "Diplomo pri ZEO-HU"

Esperanto 'stas superba! - Bonvenon ankaŭ al vi en tiu festa kunveno!

--------
La foto ĉe la memortabulo estas farita pasintjare dum la zeo-vizita ekskurso.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.eszperanto.hu/zeo-hu/index-eo...
szilvasi(ĉe)eszperanto.hu
Nyúl u. 4.

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureSzilvási László