🖥 La Usona Bona Film-festivalo
Esperanto-USA okazigas film-konkurson. Gajnu monon ĝis $1400 USD. 11 premioj. Ne estas kosto por partopreni.

Konkurso

Esperanto-USA okazigas sian 5-an film-konkurson: La Usona Bona Film-Festivalo. Via filmo devas esti malpli ol 5 minutojn longa kaj tute en Esperanto kun almenaŭ 10 unikaj parolataj vortoj kaj videbla lanterno, kiu estas la necesa rekvizito. Ni bonvenigas ĉiun ĝenron. Ĉiuj (krom la estraranoj de Esperanto-USA kaj la ĉi-fojaj festivalaj ĵurianoj kaj iliaj familianoj) rajtas konkursi eĉ se oni ne estas usonano. La limdato por sendi viajn filmojn estas la nokto de la 25-a de aŭgusto 2023. 

La 1-a premio estas $1200 USD
La 2-a premio estas $800 
La 3-a premio estas $600 
La 4-a premio estas $200 
La 5-a premio estas $200 
La 6-a premio estas $200 
La 7-a premio estas $200 
La 8-a premio estas $200 
La 9-a premio estas $200 
La 10-a premio estas $200 
La premio "Elekto de la spektantaro" estas $200 

Abonu la jutuban kanalon de Esperanto-USA por spekti la filmojn kaj voĉdoni por viaj plej ŝatataj. 

Vizitu la oficialan retejon de la festivalo por legi regulojn kaj sendi vian filmon:
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

ttt.esperanto-usa.org/eusa/film_f...
esperantokonkurso(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureAlekso Miller