Pikniko kaj ludado en la popolparko de Potsdamo
15:00 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Pikniko kaj ludado en la popolparko de Potsdamo

Loka

Ni proponas denove renkontiĝi en la popolparko de Potsdamo por pikniki kaj ludi la 15an de Julio ekde la 15a ĝis la parko finiĝos/krepusko.

Kiel lastfoje ni renkontiĝos en la sudokcidenta parto de la parko. Pli malpli ĉi tie:
https://goo.gl/maps/uPopybCs971ZGMaC9
 
La loko estas bone atingebla per tramo kaj havas herbejon kun ombro kaj suno. Kiosko por kafo kaj glaciaĵo apudas kaj ankaŭ necesejo.
 
Plej proksima tram-haltejo estas "Hannes-Meyer-Str" de tramlinio 92, finhaltejo "Kirschallee" (venante el la ĉefa stacidomo ne transiru la tramrelojn).
Alternativo estas tramlinio 96 ĝis tram-haltejo "Campus Fachhochschule", finhaltejo "Compus Jungfernsee" kaj iomete pli promeni.
 
Oni devas pagi kotizon por eniri/esti en/subteni la parko(n). 
Plenkreskulo pagas 1,50€ (tuttaga bileto), reduktita prezo estas 0,50€. Sub 18 jaraĝaj ne devas pagi.
Kunportu kelkajn monerojn, ĉar la aŭtomatoj nur akceptas monerojn kaj kutime eĉ nur ĝustan sumon.
Aliflanke, la necesejoj en la parko estas senpagaj.
 
Ne forgesu kunporti tukon por sidi sur la herbejo, laŭplaĉe manĝaĵojn kaj trinkaĵon, ludojn kiuj taŭgas por ekstero/parko (eble vento) kaj bonan humoron! 

Alex & Heike
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉