🖥 IREA Okazigas: Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro? Ateliero-38. Subakva mondo.
18:00 - 19:30
Etc/UTC
Elekti horzonon
Ateliero-38. Subakva mondo.

InternaciaKurso

Subakva mondo de nia planedo estas plena je sekretoj. Ĝi estas esplorita multe malpli ol Spaco. Sciencistoj malkovras novajn organismoj, kiuj vivas en ekstremaj kondiĉoj: en la abismoj de la oceanoj, en varmegaj fontoj de akvo, sub eternaj glaĉeroj, ktp. La vivaĵoj de la subakva mondo mirigas per siaj formoj kaj adaptkapabloj. Ni faldos hodiaŭ kelkajn diversajn objektojn, bestojn kaj algojn por fari kompoziciojn laŭ ĉi tiu temo.
 
En la atelieroj kaj prelegetoj de Larysa Osadchuk (asocio "Animation Création Cullture Origami") ni volas prezenti origamion kiel nevortan universalan lingvon, kiu faciligas la komunikadon, kaj trovi en dialogo kun esperantistoj, ĝian aplikon por disvastigi Esperanton. Ni ankaŭ montros ke origamio ne estas nur la malnova japana arto por krei modelojn el papera kvadrato sen gluo kaj tondilo, sed nuntempe fruktodona scienco kaj tekniko, kiu laboras en diversaj kampoj: en matematiko, inĝeniera arto, arkitekturo, dizajnado, pedagogio kaj art-terapio. 
Ĉiufoje ni faldos 2-3 interesajn modelojn rilate al la temo de la ateliero. Origamio iĝas pli kaj pli atentokapta ŝatokupo por ĉiuj en la mondo, sendepende de aĝo aŭ profesio; ĝi paroligas homojn kaj kreas etoson de konfido kaj ĝojo.
 
Origamio – «Festo, kiu estas ĉiam kun vi». Aliĝu!
 
Korajn dankojn al Carlos Oliveira, esperantisto kaj origamiisto el Brazilo, por la belega afiŝo kaj al Alain Delmotte, esperantisto kaj origamiisto el Francio, por teknika helpo. 
 
La ateliero daŭros ekde la 20.00 ĝis la 21.30 (laŭ la horzono de Francio, t.e. UTC+2) ĉi dimanĉon, 
06.06.2021, ligilo por la virtuala ateliero de origamio:

Kunven-identigilo (Meeting ID): 854 0023 7948
Pasvorto (Password): la nomo de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj
Dosieroj
Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Partoprenontoj

0

Indiku ke vi partoprenos kaj vi ricevos memorigan retmesaĝon du horojn antaŭ la komenco de la evento.

Administranto