Unuasabata madrida renkontiĝo
18:30 - 20:30 (MET)
Eŭropo/Madrido
Elekti horzonon
Monata madrida ekstersideja kunveno

Loka

La monata unuasabata rendevuo okazos la 6an de majo en la kutima loko, la polpejo Pulpería O Miño, en la strato Esperanto, n. 2, de Madrido (metrohaltejo Alsacia, lineo 2).

Krome, memoru ke ni daŭrigas la renkontiĝojn en la sidejo, ĉiujn lundojn (krom la festajn) ekde la 18,30 horo. Ni proponas komunajn paroladojn, legadojn kaj deklamadojn. Ankaŭ la grupo de Fuenlabrado, Fuenlabrada Esperanto-Ligo, rendevuas ĉiujn ĵaŭdojn, ĉirkaŭ la 6a vespere, en sia sidejo, en la CEPA Paulo Freire (metrohaltejo “Fuenlabrada Central”)

Memoru ke ĉiuj estas bonvenaj al la renkontiĝoj, lundaj, ĵaŭdaj kaj sabataj, sendepende de la
nivelo de la lingvokono. 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto.es/mel
madrid(ĉe)esperanto.es
Calle Idioma Esperanto, 2

Interesiĝintoj

Administranto