Se vi ne partoprenas, bonvolu doni mandaton al iu alia. Tagordo: I. BONVENON DE LA PREZIDANTO KAJ RONDA PREZENTADO. II. JARA KAJ STATUTA ĜENERALA KUNVENO; - Listo de ĉeestantaj kaj reprezentitaj membroj (paginte la kotizon de €10) - Resuma raporto pri niaj agadoj por la sezono 2022/23 (Freddy) - Prezento de la jaraj kontoj preparitaj (Eric) - Aprobo de raportoj, kontoj kaj malŝarĝo al administrantoj. Diskuto kaj aprobo de la statutoj adaptitaj al la nova Kodo de Kompanioj kaj Asocioj; (vidu alkroĉitan projekton) Prezento de kandidatestraranoj por 3-jara oficperiodo de 2023 ĝis septembro 2026, kaj elekto. - Kalendaro de niaj kunvenoj kaj agadproponoj: klubkunvenoj en Mery la 17/10 – 7/11 – 5/12, kaj konversaciaj tabloj ĉe "Toutes-directions", 7/10, 18/11 La 16/12 ni partoprenos en la nacia Zamenhoffesto en GENK. https://eventaservo.org/e/380063 Konferenca debato, organizota... ...? Kursoj en Huy ĉe UTD: matene de la 10-a ĝis la 12-a horo ĵaŭde 29/09, 27/10, 24/11, 8/12, 26/01. Bonvolu kontroli. Iuj partoprenas en la Beneluksa Kongreso en Buljono, de la 28-a de septembro ĝis la 1-a de oktobro. https://eventaservo.org/e/bk2023 - Diversaĵoj: III Kanto. IV Legado de teksto kaj/aŭ tradukado de frazoj. Ni antaŭĝojas revidi vin, Eric Nemes kaj Eliane Pironnet
🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉
epironnet(ĉe)gmail.com
avenue d'Esneux 216 Maison de la Laïcité de Mery