Esperanto-USA ĝoje anoncas, ke nia ĉiujara kongreso de 2026 okazos en Cleveland, Ohio, kaj prezentos viglan programon de interesaj prelegoj, praktikaj laborejoj, kulturaj eventoj kaj lokaj ekskursoj. Aliĝu al samideanoj el la tuta lando (kaj eĉ pli for!) por historia kaj memorinda semajnfino.
NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro) estas unika ŝanco plene mergi vin en Esperanton. Dum unu neforgesebla semajno, partoprenantoj kune lernos, kune loĝos, kune manĝos kaj kune ĝuos liberan tempon — ĉio en Esperanto. Tio estas intensa, subtena kaj ĝojplena sperto, kiu helpas al partoprenantoj rapide progresi dum ili samtempe formas daŭrajn amikecojn. Rigardu la NASK instruistojn
ĉi tie.Ĉiuj detaloj pri ambaŭ eventoj troveblas ĉe nia kongresa retpaĝo:
https://esperanto-usa.org/eo/nask-lk-2026-klevlando/