8a Pernambuka Esperanto-Simpozio
Unu el la plej grandaj esperantistaj eventoj en Brazila Nordoriento.

Internacia

La 17an de novembro okazos la 8a Pernambuka Esperanto-Simpozio, unu el la plej grandaj esperantistaj eventoj en Brazila Nordoriento. Dum la simpozio, interesaj prelegoj kaj diskutaj rondoj okazos rilate la temon *De la flueco al la oportunoj*. Krome, oni ankaŭ disponigos bazan kurson por komencantoj. La evento okazos en la Centra Biblioteko de la Federacia Universitato de Pernambuko. Por pli da detaloj, bonvole kontaktiĝu kun ni per la retpoŝto peakontakto@gmail.com.
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉