Vivi en lando kun tri oficialaj lingvoj - prelego de Yves Nevelsteen
NULIGITA Mankis interesitoj
19:00 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Kunveno de la urbogrupo Duisburg

Loka

La Esperanto-grupo de Duisburg kunvenas por bone uzi la tempon inter la du pandemiaj ondoj kaj renkonti unu la alian. Ni volas komune babili, trinki kaj manĝi. Krome Yves Nevelsteen el Belgujo prelegos. Por pli bona planado, ni petas aliĝon ĉe Andreas.

En Belgio estas nuntempe tri oficialaj lingvoj: la nederlanda, la franca kaj la germana. Kiel ekestis tio? Kio pri la diversaj flandraj kaj valonaj dialektoj? Ĉu estis en pasinteco kaj/aŭ ĉu daŭre estas tensioj inter la diversajlingvaj grupoj - ĉu eble eĉ inter esperantistoj kun malsamaj denaskaj lingvoj? Kiel ekestis la lingva limo inter la komunumoj - kaj kial ekestis en la 1970aj jaroj tutnova universitata urbopro tio? Bruselo troviĝas meze de Flandrio, sed la franca tie estas la ĉefa lingvo - kiel eblas tio, ĉu funkcias? Ĉu multaj belgoj parolas la germanan? Kio pri la angla? Kiel praktike oni faras pri lingvouzo en trajnoj kaj sur vojindikiloj?
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

andreas.diemel(ĉe)web.de
47057 Duisburg

Interesiĝintoj

Administranto