🖥 Kion Platono instruas al ni pri amikeca interkompreniĝo kaj kunlernado?
17:00 - 18:00
Ameriko/San_Paŭlo
Elekti horzonon
Prelego de prof. Fábio Fortes

Internacia

Pri la PRELEGANTO: Profesoro pri Filozofio kaj Klasikaj Lingvoj ĉe la Federala Universitato de Juiz de Fora, Doktoro pri Filozofio de UFMG, kaj pri Lingvistiko de Unicamp. Esperantistiĝis en 1999, kunlaboras en la esperanta movado de Juiz de Fora, ĉe la Kultura Esperanto Asocio de tiu urbo (KEA), kaj kunlaboris en la belga esperanto-movado, dum sia postodoktoriĝaj esploroj en Belgio dum 2020.;

RESUMO de la PRELEGO: Nuntempe, defioj sur la plano de interkompreniĝo daŭre estas en nia socio, kadre de debatoj kaj disputoj de nia tempo. La lingva faktoro ne ĉiam estas la kaŭzo nek la solvo por la akraj (kaj fojfoje amaraj kaj disigaj) homaj interkomunikiĝadoj. Ties kaŭzo kaj solvo estas ja la sinteno kiun oni havas dum oni interparolas kaj diskutas. Konsiderante, ke interparolo ja estas ne nur rimedo solvi komunajn problemojn, sed ankaŭ kondiĉo por lernado kaj klerigado, ni demandas: ĉu estas pli glata, pli efika maniero dialogi? Per tiu prelego, ni intencas tuŝi tiun problemon kaj substreki la platonan proponon: interparoli dialektike, t.e., konsiderante la vojon al kunlernado, kiun oni faras nur per amikeca dialogo, nedispute, lasante antaŭjuĝojn flanke, celante la utopian ideon de Bono.
Registritaj prezentoj

Kion Platono instruas al ni pri amikeca interkompreniĝo kaj kunlernado? Prof. Fábio Fortes

PRELEGANTO: " Fábio Fortes ", el Juiz de Fora - Brazilo; TEMO: "Gvidlinioj por la bona interparolo: kion Platono instruas al ni pri amikeca interkompreniĝo kaj kunlernado? " Pri la PRELEGANTO: Profesoro pri Filozofio kaj Klasikaj Lingvoj ĉe la Federala Universitato de Juiz de Fora, Doktoro pri Filozofio de UFMG, kaj pri Lingvistiko de Unicamp.