🖥 Ĉu vere aŭ ne?
13:00 - 15:00 (MET)
Eŭropo/Amsterdamo
Elekti horzonon
kunveno de la Amsterdama Rondo. Prelego kaj kvizo kun bildoj far Bert de Wit

InternaciaLoka

KVIZO: ĈU VERE AŬ NE? 
 
Estas kelkfoje konfuze: ĉu iu informo estas vera aŭ ne? Ĉu vakcinado kaŭzas aŭtismon? Ĉu la varmiĝo de la tero pro forcejaj gasoj estas fakto, aŭ, kiel pretendas iuj, elpensaĵo? Kial kelkaj homoj ne volas akcepti iujn informojn kiel faktojn? Kial oni kredas t.n. komplotteoriojn? Kial socialaj komunikiloj disvastigas pruveble malĝustajn informojn? Sed ankaŭ: kiel politiko influas sciencan esploradon kaj eltrovon de la vero? 
Pri tio Bert de Wit, biologo, prezentos (per bildtekstaro), ĉerpante i.a. el siaj spertoj ĉe konsilantaroj.
Se vi volas aŭdi kaj vidi la prezenton, vi anoncu vin per p.ebenau@outlook.com kaj kopie al ajf.dewit@ziggo.nl, tiam vi ricevos la enirkodon por ZOOM. Kaj havu ruĝan (NE) kaj verdan (JES) paperojn ĉemane por la kvizo. 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto-nederland.nl/temp/L...
ajf.dewit(ĉe)ziggo.nl

Interesiĝintoj

Administranto