Ekzercu paroladon de lingvo kiun vi lernas kaj helpu aliajn paroli vian lingvon. Troviĝas tie ankaŭ Esperanto-tablo.
Loka
Lingvo-kafejo en Leeuwarden (Nederlando)
Baldaŭ okazos la sekva lingva kafejo surloke en la urbo Leeuwarden (en la nordo de Nederlando). Ĵaŭdon la 2-an de februaro 2023 ni havos nian 52-an!
Vi trovos nin tiun ĉi vesperon de 19.30 ĝis 21.30 en ‘Dbieb’ (la publika biblioteko de Leeuwarden, antaŭa malliberejo http://www.dbieb.nl/Blokhuisplein 40, Leeuwarden), kie ni estas gastoj ĉe Bajes Streetfood Club!
La lingvo-elekto estas decidita de vi, niaj vizitantoj. Venu kaj parolu la lingvon aŭ lingvojn de via elekto, parolu kun homoj, kiuj ŝatus paroli vian lingvon. Ĉeestos ankaŭ Esperanto-parolantoj.
Paroli lingvojn kaj renkonti homojn en komforta kaj agrabla etoso, kiom bela estas tio?! ☕️🫖
Por informoj (en la nederlanda kaj la angla) rigardu tiun ĉi fejsbukan eventon: