🖥 Arbarista panteono ­– Miroslav Hruška
18:00 - 19:00 (MET)
Eŭropo/Prago
Elekti horzonon
Prelego

Loka

Prelegonto: Miroslav Hruška

Arbara panteono estas aro de monumentoj kaj fontoj en arbaro de kompanio "Lerneja forsta entrepreno - Arbaro de Masaryk", inter urboj Brno kaj Blansko en Moravia karsto. Tiuj objektoj estas dediĉitaj al forstistoj kaj artistoj. La ideo de iĝo de la forsta panteono estas de la 1920-aj jaroj. Solena malfermo de panteono okazis la 18-an de junio 1929 en regiono de vilaĝo Olomučany, partoprenis interalie Rudolf Haša (kiu estas kune kun Josef Konšel kaj Josef Opletal konsiderata kiel aŭtoro de panteono).

En nuntempo panteono estas populara loko por ekskursoj de multaj homoj el Brno kaj ĉirkaŭaĵo - plej ofte oni vizitas monumenton de Karel Hynek Mácha aŭ monumenton de torturmortigitaj forstistoj.

La 19-an de Januaro la prelegonto jam parolis pri sia projekto - retpapaĝaro pri Forsta (Arbara) panteono. Nun li parolos pri la vojoj.

La renkontiĝo okazos rete per Skajpo.  Jen la ligilo: https://join.skype.com/JibRLecIzEAF. Komenco je 18-a h de mezeŭropa somera tempozono (UTC+2). Se vi venos malfrue kaj la programo jam komenciĝis, mi petas vin, ke vi silentu. Ne ĝenu per "Bonan vesperon" ktp. Kaj malŝaltu mikrofonon. Venu kaj aŭskultu. Poste vi povos demandi. Koran dankon.

La programo povas ŝanĝiĝi. Programo pro venonta renkontiĝo estas publikata kiel okazaĵo en kluba fejsbuka paĝo. Niaj membroj kaj favorantoj ricevas invitilon ankaŭ retpoŝte.

lesnicky-slavinfb.png 1,54 {0}
Registritaj prezentoj

Arbarista Panteono – Miroslav Hruška

Arbarista panteono estas aro de monumentoj kaj fontoj en arbaro de kompanio "Lerneja forsta entrepreno - Arbaro de Masaryk", inter urboj Brno kaj Blansko en Moravia karsto. Tiuj objektoj estas dediĉitaj al forstistoj kaj artistoj. La ideo de iĝo de la forsta panteono estas de la 1920-aj jaroj. Solena malfermo de panteono okazis la 18-an de junio 1929 en regiono de vilaĝo Olomučany, parto

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉