Ni ludos SuperTuksKart-on kaj samtempe voĉbabilos interrete per Jitsi
Kunveno/Evento
SuperTuxKart estas amuza kaj ĉarma aŭtokonkursa bitludo. Venu ludi kaj voĉbabili kun ni! Ne estas problemo, se vi estas komencanto je la ludo aŭ je Esperanto; nia celo estas bone amuziĝi kaj ĉiu estas bonvena.
Vi devas unue instali la ludon, krei konton, havi iom stabilan retkonekton, kaj se vi volos paroli voĉe, vi bezonos ankaŭ funkciantan mikrofonon.
Elŝutu kaj instalu ludon La ludo estas elŝutebla por GNU/Linukso, Vindozo, macOS, kaj Androido, de la oficiala retejo: <https://supertuxkart.net/Download>. En GNU/Linukso kaj BSD ĝi ofte haveblas kiel pakaĵo sub la nomo «supertuxkart». La ludo estas libera kaj senpaga.
Kreu konton En la ĉefmenuo, vi devas konektiĝi al la interreto kaj krei konton. Oni bezonas konton por ludi sur publikaj serviloj.
Je ĉiu kunveno ni elektas publikan servilon, kie ni ludos. Venu al la babilejo por scii, en kiu servilo vi trovos nin. Kaj se vi renkontos problemojn pri la ludo, eble iu en la babilejo povos helpi vin.