Franca Esperanto-Instituto invitas vin trapasi la ekzamenojn de 1-a kaj 2-a nivelo.
Kurso
Franca Esperanto-Instituto invitas vin trapasi la ekzamenojn de 1-a kaj 2-a nivelo. La regiona sesio okazos dimanĉe, la 22-an de junio 2025, en Marsejlo, ĉe la CIRA, 50 rue Consolat, 13001 Marsejlo (metroo kaj tramo «Réformés», aŭ 12-minuta promeno de la fervoja stacidomo Saint-Charles).
image.jpeg101 kB
Bonvolu registriĝi ĉe Renée Triolle : triolle renee wanadoo fr
Vi devos pagi 10 € surloke por la 1-a nivelo aŭ 24 € por la 2-a nivelo.
Hortabelo : . 8:30 - aliĝo kaj kafo . 9:00 - 10:00 - skriba parto de la 1-a nivelo (diktado, demandoj pri mallonga teksto, gramatiko) - gramatika testo . 10:15 - 12:15 - skriba parto de la 2-a nivelo (resumo de parola teksto, demandoj pri la teksto, 300-vorta eseo) . 12:30 - 13:25 - tagmanĝa paŭzo : kunportu vian piknikon, aŭ vi trovos en la najbareco . 13:30 - 14:30 - parola parto : 20 minutoj da preparo kaj 20 minutoj da ekzameno.
Ne hezitu !!! Vi ricevos belan diplomon (se sukcesa) en formato A4, kiun vi povas montri por reklami Esperanton !