🖥 Prelego de Prof. Przemysław Paweł Grzybowski en IrEK-9: "Rido kiel rimedo kontraŭ malfeliĉo ne nur dum sociaj krizoj"
15:00 - 16:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
La 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) okazos ekde la 12-a ĝis la 15-a de majo 2022 kun la ĉeftemo “Pozitivaj Influoj de la Pandemio"”.

InternaciaLoka

Kadre de la 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) prelegas Prof. Przemysław Paweł Grzybowski kun la temo "Rido kiel rimedo kontraŭ malfeliĉo ne nur dum sociaj krizoj"

Priskribo de la prelego: Dum sociaj krizoj kiel epidemio kaj en personaj travivaĵoj kaŭzitaj i.a. de malsano kaj morto, rido estas unu el la rimedoj, kiuj helpas „batali” kontraŭ timo, doloro kaj negativaj psikaj sekvoj de diversaj okazaĵoj. Unuj el la plej famaj fakuloj, kiuj ridigas homojn por helpi ilin estas doktoroj klaŭnoj (hospitalaj klaŭnoj). La riĉe ilustrota per fotoj prelego temos pri agado de la personoj, kiuj dividas sian amon kaj kaj provas helpi al aliaj ridigante ilin kaj ridante kun ili.

Pri la preleganto: Profesoro de pedagogio en la Universitato de Kazimierz Wielki en Bydgoszcz, Pollando. Li interesiĝas pri interkultura edukado kaj la rolo de rido en sociaj rilatoj. Lia retejo kun senpage elŝuteblaj diverslingvaj publikaĵoj - i.a. en Esperanto, la persa kaj la kurda lingvoj: https://strefa.academia.edu/PrzemysławGrzybowski

La 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) okazos ekde la 12-a ĝis la 15-a de majo 2022 kun la ĉeftemo “Pozitivaj Influoj de la Pandemio”.

Por tuja aliĝo al la Kongreso (senpage), bv. skribu nur viajn nomon, landon kaj retpoŝt-adreson en https://www.espero.ir/eo/irek-9/ aŭ sendu retmesaĝon kun la supraj informoj al: info@espero.ir

Ĝis nun, honorigis nin i.a. jenaj karuloj por prelegi kaj/aŭ salutmesaĝi en la IrEK-9:
Profesoroj Duncan Charters, Renato Corsetti, Probal Dasgupta, Sean O Riain, Keyhan Sayadpour, Przemysław Paweł Grzybowski, Jorge Antonio Leoni de León, Mohammad Karamudini, kaj ges-roj François Lo Jacomo, Katalin Kovats, Salah Mohammadpour, Byelongo Elisee Isheloke,   … Por vidi kiam kaj pri kio ili prelegos, bv. rigardu la daŭre ĝisdatigatan programon de la Kongreso en https://www.espero.ir/eo/irek-9/

Alir-informo:
La Kongreso okazos en Zoom
Zoom-ligilo por IrEK-9:

https://us02web.zoom.us/j/82052484766
Nur se demandite:
Kunven-Identigilo: 820 5248 4766
Pasvorto: La nomo de nia komuna lingvo per minuskloj

Vive spektebla ankaŭ en la jutuba kanalo de UEA: https://www.youtube.com/UEAviva
 

Kun koraj dankoj, salutoj kaj bondeziroj,
Irana Esperanto-Asocio (IrEA)

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto