Aprila Ludado
14:00 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Esperantlingva ludado kaj babilado ĉe glaciaĵejo

Loka

Dum marto ni estis 7 ludantoj kaj la luditaj ludoj estis: Abluxxen, Codenames Pictures, Istanbul, Tabuo en Esperanto, Knister, kaj memfarita ludo de Philipp Sonntag, "Kverelu: pacienco-ludo kun tri ĵokeroj".


La sekva ludado okazos dum la 6a de aprilo.

Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.

Jen la bazaj informoj:

Kiam? je sabato, la 6a de aprilo 2024 ekde la 14a horo, ĝis la 20a horo

Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Rehberge aŭ Seestraße, bushaltejo Transvaalstr.

Organizanto: Jessica Grasso
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

berlinaludado.wordpress.com
abeloabeloabelo(ĉe)gmail.com
Transvaalstraße 13, 13351 Berlin

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureJessica Grasso