Taso da teo, kvankam ĉiutaga kaj ŝajne tute ordinara objekto, montriĝas tre interesa, kiam oni pretas ekzameni ĝin atente. La prelego pritraktos (kaj provos montri per hejme reprodukteblaj demonstroj) kelkajn elektitajn fizikajn kaj kemiajn fenomenojn rilatajn al tiu interesa sistemo.
Prelegos Tymoteusz Smoliński el Krakovo (Pollando).
Komenco je 19-a h de mezeŭropa tempozono (UTC+2). Se vi venos malfrue kaj la programo jam komenciĝis, mi petas vin, ke vi silentu. Ne ĝenu per "Bonan vesperon" ktp. Kaj malŝaltu mikrofonon. Venu kaj aŭskultu. Poste vi povos demandi. Koran dankon.
La programo povas ŝanĝiĝi. Programo pro venonta renkontiĝo estas publikata kiel okazaĵo en kluba fejsbuka paĝo. Niaj membroj kaj favorantoj ricevas invitilon ankaŭ retpoŝte.
fonto de foto: Hortensja Bukietowa, CC BY-SA 4.0 <https://creativecommons.org/licenses/by-sa/4.0>, Wikimedia Commons