Spiroĥetoj estas bakterioj, kies ĉeloj aspektas kiel longaj, maldikaj spiraloj. Ili estas moviĝemaj, flekseblaj, ne toleras oksigenon kaj en malbonaj kondiĉoj kreas sporojn. Same kiel aliaj bakterioj plimulto da spiroĥetoj troviĝas en naturaj ekosistemoj kaj homojn kaj bestojn ne endanĝerigas, sed multenombraj reprezentantoj de la genroj Borrelia, Brachyspira, Leptospira kaj Treponema apartenas al signifaj kaŭzantoj de malsanoj. En vivcikloj de patogenaj spiroĥetoj ofte partumas transmitantoj (akaroj, insektoj) kaj ronĝuloj (ratoj, musoj). En atakitaj organismoj la spiroĥetoj kaŝas sin en ĉeloj, por ke evitu imunecajn sistemojn kaj protektu sin kontraŭ antibiotikoj kaj aliaj medikamentoj. Spiroĥetaj atakoj estas insidemaj, ĉar inkubaciaj tempoj de la malsanoj estas longtempaj, simptomoj neklaraj kaj diagnozoj ofte malfacilaj. Malbonaj higienaj kondiĉoj, mizero, militaj suferoj, naturkatastrofoj (inundoj) kaj riskema seksa konduto kontribuas al disvastiĝo de infektaj malsanoj, kiuj eĉ en la 21a jarcento endanĝerigas homojn kaj bestojn.
Prelegos: Oldřich Arnošt Fischer
Lingvo: Esperanto
Ĉeesta programo, ne estos elsendata rete.
La programo povas ŝanĝiĝi. Programo pro venonta renkontiĝo estas publikata kiel okazaĵo en kluba fejsbuka paĝo. Niaj membroj kaj favorantoj ricevas invitilon ankaŭ retpoŝte.
Kiel atingi la klubejon: La klubejo ne estas en la ĉefa parto de starto Hybeŝova, sed en mallonga sakstrato. Bonvolu rigardi en mapon. La plej proksimaj tramhaltejo estas Václavská (tramlinioj 1 kaj 2 el ĉefa stacidomo)