Festivalo de Lingvoj de la mondo - II Festival de Lenguas del Mundo
10:00 - 19:00 (MET)
Eŭropo/Madrido
Elekti horzonon
"Ĉiu kun sia lingvo kaj Esperanto por ĉiuj"

KursoLoka

La 26an de oktobro estos celebrata en la urbo Cheste (ne malproksime de Valencio kaj kun fortaj historiaj rilatoj al Esperanto) la dua eldono de la Festivalo de Lingvoj de la mondo organizita de la Esperanto-grupoj de Cheste kaj Valencio.

Sub la devizo "Ĉiu kun sia lingvo kaj Esperanto por ĉiuj", 18 partoprenantoj prezentados siajn lingvojn dum 45 minutoj ĉiufoje.

La festivalo disponas je la apogo de la Urbestraro, kaj okazos en la centro por instruado de plenkreskuloj de la 10a ĝis la 19a horo (sube, foto pri la pretigado de la evento kun membroj de la grupo de Cheste kaj aliaj kunlaborantoj)
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉