🖥 Grandaj Esplorvojaĝistoj: 2a epizodo. Bernard-Regis rakontos!
19:00 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Vojaĝo de du franciskanaj monaĥoj al Mongolio

Internacia

Ĉi-vespere Bernard-Regis Larue prezentos la duan prelegon de la serio “Grandaj Esplorvojaĝistoj”.
En la 13-a jarcento vojaĝis al Mongolio du franciskanaj monaĥoj, Giovanni di Piano dei Carpini, kaj Willem van Rubroeck. Verŝajne ili neniam konis sin reciproke. Sed ili tutcerte ekkonis la Mongolan Imperion de tiu epoko, pri kio ili skribis ilian vojaĝrakonton. Bernard ilustros la prelegon denove per interesaj malnovaj mapoj kaj belaj bildoj. Ne maltrafenda!
Petu la enirkodon al “info@esperanto3000.be”
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉