🖥 MondaFest 2020: Printempa Inaŭguro
14:00 - 18:00
UTC
Elekti horzonon
Lasta Oficiala Tago de la Monda Festivalo de Esperanto 2020

Kunveno/Evento

La Tago de Ameriko estas la lasta el la regionaj tagoj de la Monda Festivalo de Esperanto. Sekvante la promenon de la suno sur la planedo, la Festivalo havis kiel unuan regionan tagon la Tagon de Azio kaj Oceanio (TAO) la 26-an de junio. Postvenis la Mezorienta kaj Nordafrika Tago (MONAT) la 4-an de julio. La 22-an de aŭgusto kaj la 23-an de aŭgusto estis respektive la tagoj de Eŭropo kaj Afriko. Kaj la 30-an de aŭgusto estos la Tago de Ameriko (TA).

La evento estos festado de kulturo kaj solidareco kaj okazos virtuale per YouTube ĉe la kanalo UEAViva. https://www.youtube.com/watch?v=IAeaTnP1tFM&t=23433s

La prezidanto de la organizteamo estas Rafael Despradel Hernández (Dominika Respubliko). Respondecas pri teĥnikaj aferoj Luis Obando (Kolombio).

PROGRAMO

P R O G R A M O   D E   L A   T A G O   D E   A M E R I K O
(Alklaku la tempoindikilon por spekti rekte vian deziratan programeron)

00:00 Salutvortoj nome de UEA kaj TEJO
14:47 Landaj Asocioj kaj Sekcioj ĉe UEA/TEJO sin prezentas
1:21:46 Muzika interludo 1 (Tim Gallego)
1:31:43  Interpretaj Eseoj pri la perua realo (Franklin Montenegro)
2:02:20  La Kanada Antologio (Wally du Temple)
2:22:44 Kristnaskaj rakontoj de Louis Fréchette (François Lorrain)
3:19:00 Zamenhof en Nord-Ameriko (Zdravka Metz)
3:33:02 Saluto nome de la familio Zamenhof (Margaret Zaleski-Zamenhof)
3:39:10 Muzika Interludo 2 - Indiĝena Romanco (Luis Obando)
3:43:53 Instruado de Esperanto kaj Ameriko: Edukado.net, ILEI, Poznano (Katalin Kováts)
4:24:21 Muzika Interludo 3 - ‘Ninja’ Ario tradukita el la itala “Ninna” (Edgar Gallego)
4:31:38 Prelego pri Montrealo (Ĵenja Amis)
4:48:13 Muzika Interludo 4 (Tim Gallego)
5:00:30 Ĉu vi konas Amerikon? - Kvizo (Ĵenja Amis)
5:15:29 Pentrado de Luis Vargas Santa Cruz, artisto el Meksiko (Diana Alondra)
5:20:33 Spertoj de instruistoj dum Kurso de Eo por Hispanparolantoj (David Rueda)
5:36:12 Statistikoj de la Kurso de Esperanto por Hispanparolantoj (Doniben Jiménez)
5:56:39  Amuza parolado kun surprizaj magioj antaŭ la kamerao (Liin Ilusionista)
6:07:34 Estontecaj pripensoj de la lingva instruado en Ameriko (Carlos Velazquillo)
6:16:20 Kolombia Kulturtrezorejo (Rodrigo Ramírez)
6:30:22 Rimedo por internacia solidareco (Betti Maul)
6:44:23 Fermaj vortoj: Ĝisojn el Ameriko! (Fernando Maia Jr. kaj Rafael Despradel)
6:51:59 Muzika Interludo 6 (Manno Montana)
📸 Raportoj
Informoj

youtu.be/8g1w_xEdZVU
estraro-2019-kaj-observantoj(ĉe)googlegroups.com

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureRodrigo Ramírez Z.