Esperantistoj de kaj en la Madrida regiono kunvenos por festi la Zamenhofan Tagon.
Kie? La loko estos la sidejo de la Fuenlabrada Esperanto-Ligo, tre ampleksa, kaj facile alirebla el la ĉefurbo aŭ aliaj madridaj urboj, ĉar ĝi troviĝas je 300 m de la haltejo "Fuenlabrada Central" de RENFE kaj metroo. Ĝi troviĝas ene de la C.E.P.A. "Paulo Freire" kiu konsistas el kvin konstruaĵoj. Oni devas eniri ĉe Av. de las Naciones, tra la pasejo por aŭtoj kiu kondukas al interna parkejo.
La kunveno komencos je 11:00. Se vi ne bone konas la vojon, sciu tion: je 10:45 kelkaj el ni iros kune de la Fuenlabrada trajna stacidomo al kunvenejo.
Por kio? Ni ĝuos prelegojn (esperanto-kurso en la neĉeesta universitato, origino de la egipta skribo, IJK kaj aliaj e-eventoj en sudorienta Azio en 2025). Meztage, ni kunmanĝos en ordinara restoracio. Kaj poste, grupaj tabloludoj.
Ĉu vi venos? Se jes, ATENTU!: ni bezonas scii jam ĉu vi planas akompani nin en komuna tagmanĝo, por havigi al ni lokon anntaŭmenditan.