Esperanto-Provence kaj Esperanto-France prezentos la venontan Eŭropan Kongreson de Esperanto kiu okazos en Provenco en majo 2027
Kunveno/Evento
Venu kaj partoprenu en tiu kunveno por informiĝi pri la venonta Eŭropa Kongreso de Esperanto, de la 14-a ĝis la 17-a de majo 2027 en Carry-le-Rouet, apud Marsejlo en Provenco, Francio.
Logo EK27.png86,4 kB
La kongreson organizas Esperanto-Provence kaj Esperanto-France, kune kun eŭropaj partneroj, por krei internacian renkontiĝon de esperantistoj el la tuta kontinento.
La programo kunigos asociajn kunvenojn, prelegojn kaj kulturajn aranĝojn ĉirkaŭ la kongresa temo “Esperanto: lingvo por daŭripova turismo kaj interkultura kompreniĝo”. Eblos ankaŭ malkovri la naturajn kaj kulturajn trezorojn de Provenco dum ekskursoj.
La kongreso enkondukos novan organizan modelon: la aliĝkotizo inkluzivos loĝadon en komforta marborda hotelo, ĉiujn manĝojn kaj plenan aliron al la tuta kongresa programo. Por tiuj, kiuj volas plilongigi sian restadon, estos organizita postkongreso kun pliaj ekskursoj kaj vizitoj al la ĉefaj vidindaĵoj de la regiono.
Jam nun rezervu la datojn en via kalendaro! Aliĝado komenciĝos meze de oktobro, kun favorprezaj fruaj aliĝkotizoj. Ĉar la nombro da lokoj estos limigita, indas ne prokrasti. Ĉiuj detaloj aperos iom post iom en la kongresa retejo kongreso2027.esperanto-france.org. Vizitu ĝin ofte!