🖥 Babilado pri: nekonataj bestoj
20:30 - 22:00
Aŭstralio/Adelajdo
Elekti horzonon
Zumado per Zoom (ĉiusemajna babilado)

Internacia

Ni renkontiĝas ĉiusemajne je la sama horo por babili, kutime laŭ temo, sed ofte ne. Ĉiu estas bonvena.

Estas multege da specioj de bestoj en nia mondo - oni jam registris 1,5 milionojn, kaj pensas ke ekzistas entute eble 7 milionoj. Ni bone konas kelkajn speciojn, ekzemple hundojn kaj katojn, sed pri la plejmulto, iu kiu ne estas biologo tute normale scias nenion. Hodiaŭ mi invitas vin diri ion pri iu nekonata besto ekz. en via lando, aŭ pri kiu vi scias ion ne vaste sciatan. Ekzemple, la Aksolotlo estas populara dorlotbesto en multaj landoj, sed ĝi estas draste endanĝerigita en sia hejmlando de Meksiko. La tasmania diablo lastatempe suferas vizaĝkanceron, kiu preskaŭ formortigas la tutan specion.

Partoprenu merkredon je 20:30 (UTC +10:30), per la jena ligilo:
https://us04web.zoom.us/j/76869895790?pwd=ekMraUUxaXd0NWkzTTI0cUJiOGhTZz09
identigilo: 768 6989 5790, pasvorto: kajmano
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.facebook.com/groups/zumado.pe...

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureBenno Lang