🖥 La Amsterdama Rondo
13:00 - 15:00 (MET)
Eŭropo/Amsterdamo
Elekti horzonon
Reta kunveno: Pri arto

Internacia

RETKUNVENO ANSTATAŬ HOTELKUNVENO
 
Pro tio ke la situacio rilate al infektoj per kronviruso en NL-o kaj ankaŭ en Amsterdamo konsiderinde malboniĝis, kaj pro tio ke malmultaj sin anoncis por la enhotela kunveno, ni decidis nuligi la kunvenon en la hotelo kaj organizi retan kunvenon je la 13a de septembro. Tamen restas la intenco ke Leston Buell instruos nin foje pri la farado de artaj floroj.

Ĉar arto estas bona diskuttemo, ni povos diskuti laŭ demandaro kiun vi trovos ĉi kune.
Dum la kunveno homoj povas ankaŭ proponi ke oni traktu unu gramatikan malfacilaĵon.
Se vi volas partopreni anoncu vin ĉe p.ebenau@outlook.com kaj sendu kopion al: ajf.dewit@ziggo.nl
 
INTERNETBIJEENKOMST IN PLAATS VAN EEN HOTELBIJEENKOMST
 
Omdat de situatie m.b.t. corona-infecties in NL en ook in Amsterdam aanzienlijk verslechterd is, en omdat zich slechts weinigen hebben aangemeld voor de bijeenkomst in het hotel, hebben we besloten de bijeenkomst in het hotel af te gelasten en een internetbijeenkomst te organiseren op 13 september. Toch blijft het de bedoeling dat Leston Buell ons een keer les geeft in het maken van kunstige bloemen.
Aangezien kunst een goed discussiethema is, kunnen we discussiëren op basis van een vragenlijst die hierbij gaat. Tijdens de bijeenkomst kunnen mensen ook een voorstel doen om een bepaalde grammaticale moeilijkheid te behandelen.
Als je wilt meedoen, meld je dan aan bij p.ebenau@outlook.com en stuur een kopie aan ajf.dewit@ziggo.nl
 
Demandoj pri ARTO kaj ARTISTOJ
 
Kiun arton vi ŝatas plej?  (pentrado, skulptado, muzikado, verkado, poezio, teatro, k.s.)
 
Ĉu vi mem okupiĝas pri arto? Kiel, kun kiu, kiam?
 
Kio estas la efiko al vi mem de arto? Kion ĝi vekas en vi?
 
Kiun artiston vi plej admiras, aŭ eĉ adoras?
 
Ĉu estas artisto kiun vi plej malŝatas?

----------------
Vidu ankaŭ:
https://facebook.com/events/s/reta-kunveno-arta-ateliero-sim/647452379487237/?ti=icl

-----------------------
“La Amsterdama Rondo” estas kunvenoj de esperantistoj - ĉiun duan dimanĉon en la monato. 

Organizanto: laamsterdamarondo@gmail.com. 00 31 614 240 870 (Peter) aŭ 023 5242 643 (Bert)

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

amsterdamo.nl/
laamsterdamarondo(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto