🖥 Videkunveno en Esperanto
11:00 - 13:00
Ameriko/Halifax
Elekti horzonon
Parolu kun ni esperante - por ĉiuj niveloj

Loka

Aliĝu al ni por neformala renkontiĝo per videkunveno por ekzerci viajn esperantajn konversaciajn kapablojn kaj renkonti amikajn Esperanto-parolantojn.

Ĉar la Halifax-bibliotekoj kaj kafejoj estas fermitaj pro koronaviruso, ni havos videokonferencojn ĉiun dimanĉon anstataŭe. Ne iru al la biblioteko - aliĝu al ni el via domo.

Alklaku ĉi tiun ligon ĉe 11:00 AST por aliĝi: https://meet.jit.si/EsperantoNovSkotio

Vi povas kuniĝi per via Android/iPhone poŝtelefono, aŭ iu ajn komputilo kun mikrofono kaj retkamerao (prefere uzante retumilojn de Google Chrome, Opera aŭ Firefox; Safaro funkcias nur en aŭdio nuntempe). Ni uzas senpagan kaj malfermitkodan Jitsi. Vi ne bezonas havi konton, enigi kodon aŭ vian retpoŝton, aŭ instali iun ajn programon (krom malgranda senpaga apo en poŝtelefono).

La Halifakso Esperanto grupo estas malferma al iu ajn, kiu interesiĝas pri la Esperanto-movado, aŭ pri lernado de Esperanto. Ni bonvenigas parolantojn de ĉiuj kapabloj, precipe komencantojn. Lernantoj de Duolingo estas tre bonvenaj!

Niaj eventoj sur Duolingo: https://is.gd/DvJXor 
Niaj eventoj sur Meetup: https://www.meetup.com/Esperanto-Halifax

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.meetup.com/Esperanto-Halifax/...
ahblair(ĉe)yahoo.com

Interesiĝintoj

Administranto