La programo kaj aliĝilo aperis en la n° 200 de la regiona revuo "la Informilo" kaj sur la retejo
esperanto.france.est.free.fr. Ili povas ankaŭ esti petitaj al la ĉi-suba retadreso.
Provizora programo
- Vendredo vespere ekde la 17a: akcepto de la unuaj aliĝintoj.
- Sabate matene: vizito de la muzeo pri kino en St Nicolas de Port
- Sabaton posttagmeze kaj dimanĉon matene: kursoj por komencantoj kaj progresantoj kaj "bunta" programo por la spertuloj
- Sabaton: distra vespero
- Dimanĉon matene: daŭrigo de la kursoj kaj prelegoj.
Dum la tuta staĝo: regiona libroservo kun 700 titoloj.
Eblos tranokti kaj manĝi surloke, laŭplaĉe.