🖥 Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro?
20:00 - 21:30 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Tema diskutado kaj Ateliero – 85: Ni kreu niajn motivojn laŭ la kreiva eduka mozaiko de Friedrich Fröbel.

Internacia

Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro? 
Tema diskutado kaj Ateliero – 85: Ni kreu niajn motivojn laŭ la kreiva eduka  mozaiko de Friedrich Fröbel.
image.png 1,09 MB

Fama pedagogo kaj humanisto, kreinto de la unuaj infanĝardenoj en Eŭropo, Friedrich Fröbel, uzis sian originalan sistemon pri edukado, uzante origamion. Infanoj inventis iliajn proprajn motivojn de mozaiko surbaze de simpla modulo, kiu nomiĝas nuntempe “krespo”, kaj disvolvis tiamaniere imagon kaj kreivon. Ni diskutos la temon pri Pedagogia heredaĵo de Fröbel kaj faldos mozaikon de Yasuko Shimabukuro, instruotan de Alain Delmotte.

Kunven-identigilo (Meeting ID): 878 5789 4318
Pasvorto ): skribu la nomon de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj 

La ateliero okazas kun Zoom-subteno de IREA ĉiudimanĉe, je la 20.00 - 21.30 laŭ la horzono de Francio (18.00-19.30 laŭ UTC)

En la atelieroj kaj prelegetoj de Larysa Osadchuk (asocio “Animation Création Cullture Origami”) ni volas prezenti origamion kiel nevortan universalan lingvon, kiu faciligas la komunikadon, kaj trovi en dialogo kun esperantistoj, ĝian aplikon por disvastigi Esperanton. Ni ankaŭ montras ke origamio ne estas nur la malnova japana arto por krei modelojn el papera kvadrato sen gluo kaj tondilo, sed nuntempe fruktodona scienco kaj tekniko, kiu laboras en diversaj kampoj: en matematiko, inĝeniera arto, arkitekturo, dizajnado, pedagogio kaj art-terapio. Ni prediskutas diversajn aspektojn de origamio kaj faldas interesajn modelojn rilate al la temo de la ateliero. Origamio iĝas pli kaj pli atentokapta ŝatokupo por ĉiuj en la mondo, sendepende de aĝo aŭ profesio; ĝi paroligas homojn kaj kreas etoson de konfido kaj ĝojo.
Esperanto kaj origamio - du universalaj lingvoj por internacia komunikado. Aliĝu!

Korajn dankojn al Carlos Oliveira, esperantisto kaj origamiisto el Brazilo, por la belega afiŝo kaj al Alain Delmotte, esperantisto kaj origamiisto el Francio, por teknika helpo.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

accorigami(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureAlain Delmotte