Esperanta konversacio por komencantoj & lernantoj (en la angla kaj Esperanto)
Kunveno/Evento
Esperanto-Toronto bonvenigas vin al Esperanta konversacio por komencantoj. Ĉiuj bonvenas! Spertaj parolantoj ĉeestos, sed komencantoj kaj lernantoj estos centraj - ni donu al komencantoj multajn ŝancojn paroli.
Ĉi tiu evento okazas ĉiusemajne je la sama tago, horo kaj ligilo.
Provu tion, kion vi lernis ĉe Duolingo aŭ Lernu.net! Vi ankaŭ povas lerni pli pri nia loka grupo.