Espéranto-Provence organizas sian kutiman ĉiujaran staĝon en bela ripozcentro «domaine de Massacan» laŭ la Mediteranea marbordo apud Tulono.
★ Internacia Evento
Kunveno/EventoKurso
Tiu staĝo estos bona oportuneco interrenkonti kaj sekvi kursojn en amika Esperanta etoso. Ni proponas 3-nivelajn kursojn : 1-a nivelo : Andrea Bertrand 2-a nivelo : Renée Triolle 3-a nivelo : Jean-Pierre Cavelan
La Domaine de Massacan situas meze de tri-hektara parko kun cent-jaraj arboj, kaj havas rektan privatan aliron al la plaĝo Magaud, kiu estas parto de la nacia parko Port-Cros, kvankam ĝi estas sur la kontinento. Ĝi estas facile alirebla per publika transporto aŭ per aŭto.
Aliĝo estis devigata antaŭ la limdato : la 15-a de novembro 2023, per la ligita aliĝilo.