La majstro de la vortoj prezentas rakonton pri Dora, kiu sentas sin senpova kontraŭ la manipulado de la alkoholulo Iljo, ĉar ŝi ne kapablas rifuzi liajn petojn. Serĉante eliron el tiu dolora situacio, ŝi vizitas s-inon Irma, misteran virinon, kiu promesas fortigi la volon per nekutimaj metodoj. La rakonto sekvas la psikologian evoluon de Dora, kiu reakiras regadon super sia vivo kaj fine trovas la forton por diri „ne“ al sia ekspluatanto. Ni kune legas kaj diskutas la historion.
Atentu! La renkontiĝo okazos en Kulturladen St. Georg, Alexanderstr. 16, 20099 Hamburg.