🖥 Praktika Bildvortaro de Esperanto, Hodiaŭ: En vendejo. Dennis Keefe
10:00 - 11:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Prepare al la HEF Landa Kongreso (5,6,7,8 de septembro), ni trairas kelkajn lecionojn de la Bildvortaro, priparolante vortojn kiuj rilatas la desegnaĵojn..

InternaciaKurso

Zooma Kunvenejo:

https://zoom.us/j/6479924300?pwd=c1pPVHNhdXFESTZGMUhXeHRNZ0hLZz09

Pasvorto: 601852

(Jen la lasta en la serio Hispana Kongreso de Esperanto -- Antaŭpreparo.  Por pli da kursoj-materialoj kreitaj de Dennis (BEK, NESPO, Kiĥoto-Kurso, Bildvortaro-Ekzercoj, ktp), bonvolu reveni en oktobro, kaj priatentu la tago-ŝanĝon).

Praktika Bildvortaro de Esperanto:  Por progresantoj, sed ankaŭ falsaj komencantoj kaj eĉ pli altnivelaj Esperantistoj povas ĝui la lecionojn, ĉar la bildoj temas pri vortoj, ne pri gramatiko.  Ne estas kurso por lerni gramatikon, sed por paroli pri vortoj: kelkaj komunaj, kelkaj sufiĉe maloftaj.  Se vi estas kursgvidanto, poste vi povas uzi la materialon.

Praktika Bildvortaro de Esperanto: Leciono por ĉi tiu mardo:  En Vendejo, paĝo 20 de la Bildvortaro (vidu bildon kaj vortojn sube):  kliento, kasisto, komizo, kolbaso, vitrino, breto, ladskatolo, kvitanco, sako kaj korbo, ktp,   Vi NE bezonas antaŭe studi la materialon.  Tamen, tre, tre utilas se vi povas kopii la bildon por rigardi ĝin dum la leciono.

Ideo por la kursgvidanto:  Uzu la ekzercaron (kontaktu Dennis Keefe esperanto.kurso.valencio@gmail.com), kaj inter la skribitaj demandoj, faru aldonan, spontanan demandon kiu iel rilatas la bildon, kaj samtempe rilatas la lernanton.

Jen la hodiaŭa bildo:

Bv 20 vendejo.jpg 1,51 MB



📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto.kurso.valencio(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto