101a Brita Kongreso
NULIGITA Kronviruso
En histoririĉa urbo en meza Anglujo kaj kun du tagoj da ekskursoj en postkongreso

Internacia

La plej granda evento de la Esperanta kalendaro en Britio venos al la meza de Anglio en la histori-riĉa urbo Leicester.

diwali-2.jpg 160 kB









Estos diversaj prelegoj, atelieroj kaj diskutrondoj. La gastpreleganto estas denaska Esperanto-parolanto Stela Besenyei-Merger, kiu gvidos atelieron pri tio, kiel starigi bone organizatan Esperanto-aranĝon surbaze de plurjardeka sperto kaj ŝia podkasto La Bona Renkontiĝo. Du pliajn temojn ŝi pritraktos, unu rilate denaskismon, la duan pri loka aŭtoro, kies verkojn ŝi multfoje legis ĉe Esperantaj aranĝoj.

richard.jpg 135 kB













Vi partoprenos leĝeran kvizon, ekscios pri tio, kiel estas esti kurs-kontribuanto de Duolingo, gustumos iom de la guĝarata, kaj multe pli. Post la finiĝo de la kongreso okazos du tagojn da eksursado al Vizita Centro pri la mortinta reĝo Rikardo III (kies kadavro estis trovita sub parkumejo de la lokaj instancoj en Lestero post pli ol 500 jaroj), al la batalkampo de Bosworth (kie li estis mortigita), al la Nacia Kosmocentro, kaj al bela loka parko, kie troviĝas la ruinoj de monaĥejo.

valentinesrocket-700x0-c-default.jpg.feb6b3927e2affe485bd47d44923d823.jpg 181 kB

















La kotizo estas senpaga por transmaraj vizitantoj (sed malfeliĉe ne la loĝado, vojaĝado, manĝado ktp), do informu vin pri la kongreso pere de ĝia retejo, kaj poste aliĝu!  



Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉