Arta Promenado okaze de la 90-a naskiĝtago de Flory Witdoeckt
15:00 - 19:30 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Promenado kaj vizito al la Anglikana Preĝejo, kaj al la ekspozicio de André Sorel en la Hazegraskerk, okaze de la 90-a naskiĝtago de Flory Witdoeckt

LokaAlia

15.00 h: malfermo de la promenado en la Anglikana Preĝejo, Langestraat 101,
                Oostende, far la skabeno pri kulturo Bart Plasschaert.
                Krome, kelkaj paroladoj estos faritaj de la prezidantino de BEF, Kristin
                Tytgat kaj Anne Brabant, prezidantino de La Konko.
               
               Vizitu la https://www.visitoostende.be/nl/mskk-year-rail-expo.

Poste ni promenos tra Oostende al la Hazegraskerk.
17.00h: Vizito al la Hazegraskerk kie okazas la ekspozicio de pentristo André Sorel.
18.15h: Multkultura Eŭkaristia Diservo, kun la koruso MATONDO, por tiuj kiuj deziras.

Post la ceremonio Flory ofertos malgrandan, simplan akcepton, laŭ la Covid-19 direktivoj.

Ni ankaŭ ŝatus oferti al ŝi donacan sumon, kiu estos ĝirata al Florado Internacia vzw BE22 9733 9670 2247 por ŝia laboro kaj helpo en Kongo, kie ŝi ankoraŭ tre aktivas.

Ni certe volas surprizi ŝin per kiel eble plej multaj naskiĝtagkartoj, kiujn ŝi ricevos antaŭ la 12/02. Mi esperas, ke vi ĉiuj sendu naskiĝtagkarton al flory2@witdoeckt.be,
aŭ al:
Flory Witdoeckt
Wapenplein 17  0201
8400  Oostende


Esperante vian kunlaboron por doni al Flory memorindan 90-an naskiĝtagon, ŝi meritas tion! 
mi restas amike via,
Anne Brabant, prezidantino de La Konko
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

anne.brabant(ĉe)telenet.be
Duinenstraat, 74

Administranto