🖥 IREA Okazigas: Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro? Ateliero-48. Aŭtunaj folioj en naturo, poezio kaj arto.
17:00 - 18:30
Etc/UTC
Elekti horzonon
Ateliero-48. Aŭtunaj folioj en naturo, poezio kaj arto.

InternaciaKurso

Ateliero-48. Aŭtunaj folioj en naturo, poezio kaj arto.
 
La mortaj aŭtunaj folioj ĉiam inspiras pensojn pri la beleco de nia mondo, pri la vivo, kiu pasas sufiĉe rapide, pri la generacioj, kiuj anstataŭas unu la aliajn. Ofte tiu temo estas prezentata en kantoj, poezioj, pentraĵoj kaj teatraĵoj. Hodiaŭ ni havas mirindan eblecon paroli pri ĉio ĉi, faldante origamiajn foliojn, simplajn aŭ iomete pli komplikajn, sed ĉiam belajn kaj ĉarmajn.  
 
En la atelieroj kaj prelegetoj de Larysa Osadchuk (asocio "Animation Création Cullture Origami") ni volas prezenti origamion kiel nevortan universalan lingvon, kiu faciligas la komunikadon, kaj trovi en dialogo kun esperantistoj, ĝian aplikon por disvastigi Esperanton. Ni ankaŭ montros ke origamio ne estas nur la malnova japana arto por krei modelojn el papera kvadrato sen gluo kaj tondilo, sed nuntempe fruktodona scienco kaj tekniko, kiu laboras en diversaj kampoj: en matematiko, inĝeniera arto, arkitekturo, dizajnado, pedagogio kaj art-terapio.
Ĉiufoje ni faldos 2-3 interesajn modelojn rilate al la temo de la ateliero. Origamio iĝas pli kaj pli atentokapta ŝatokupo por ĉiuj en la mondo, sendepende de aĝo aŭ profesio; ĝi paroligas homojn kaj kreas etoson de konfido kaj ĝojo.
 
Origamio – «Festo, kiu estas ĉiam kun vi». Aliĝu!
 
Korajn dankojn al Carlos Oliveira, esperantisto kaj origamiisto el Brazilo, por la belega afiŝo kaj al Alain Delmotte, esperantisto kaj origamiisto el Francio, por teknika helpo. 
 
La ateliero daŭros ekde la 19.00 ĝis la 20.30 (laŭ la horzono de Francio, t.e. UTC+2) ĉi dimanĉon,
03.10.2021, ligilo por la virtuala ateliero de origamio: 
 
Kunven-identigilo (Meeting ID): 854 0023 7948
Pasvorto (Password): la nomo de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto