La venonta ĉiumonata kunveno de la «sabata rondo» okazos 22-an de Novembro je la 12-a horo, antaŭ la enirejo de la ĉefpostoficejo (General Post Office) en strato O'Connell. Poste oni iros al la restoracio de la butiko Eason, kie oni tagmanĝos kaj babilos.
La grupo kore bonvenigas ĉiajn parolantojn, de la komencantoj ĝis la spertuloj. Se vi neniam spertis babiladon en la lingvo, venu kaj ekparolu!