🖥 VEK Veterana Esperantista Klubo
15:00 - 16:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Monata Kunveno, Babilado de Veteranoj de Esperanto

Internacia

La 12a monata kunveno de VEK, la Veterana Esperantist4 Klubo, okazos lundon, la 7an de novembro, je la 15:00 UTC (Parizo-horo: 16:00).  Ĝi daŭros maksimume 60 minutojn.  Retligon, sube.  Kaj jen la tri tradiciaj partoj de nia kunveno: la Antaŭtemo se oportunas; la Monato-temo, konkreta pridiskutotaĵo de la monato; kaj la Libera Temo, la kontribuoj de tiuj kiuj volas prezenti ion rilate al VEK.  Jen la detaloj:

Antaŭtemo: Ni povas babili iomete pri la antaŭmonataj komentoj de la VEK-paĝo en Facebook.  Ekaperis multe da anoncoj, tamen, ne ĉiuj rekte rilatas nian kunvenon de VEK.  Kion vi opinias?  Kiujn temojn vi ŝatus prikomenti de la fejsbukaĵoj?

Monato-temo: Hodiaŭ ni havos nian 12an kunvenon de VEK.  Dek du monatoj.  Tio estas unu kompleta jaro.  Dum tiuj 365 tagoj povas okazi multe.  En nia mondo.  En Esperantujo.  Kion vi faris rilate Esperanton en la lastaj 365 tagoj rilate Esperanton?  Vi estas veterano kiel mi, kaj tamen post tiom da jaroj ni daŭre uzas nian internacian lingvon.  Kiamaniere?  Ĉu vi legis?  Ĉu vi parolis loke, lande, internacie?  Eble vi instruis?  Eble vi parolis kun ne-Esperantisto pri . . . Esperanto!  Venu kaj rakontu laŭ plaĉe.

Libera Temo: Ĉio kion vi volas komenti pri vekaj temoj.

Se vi volas prezenti 5-minutan VEK-rilatan temon, bonvolu anonci tion ĉe la komenco de la kunveno.  Ne preparu lumbildojn, ne faru ppt-aĵojn.  Parolu, nur parolu.  Ni ŝatas vian voĉon!

Ahmad de ILEI proponis uzi la Zoom-konton de IrEA, per kiu okazas ankaŭ kunsidoj de Kunpens(ig)ado pri Esperanto en Universitatoj unuan lundon de ĉiu monato.

Ankaŭ la kunvenoj de VEK estos ĉiumonataj, en la unua lundo de la monato, je la 15:00 laŭ UTC (Vi povas ĉiam ekscii la UTC-horon en la Esperanta retejo: https://time.is/eo/UTC).  Kunvenoj registriĝas.

Jen la ĉiama Zoom-ligilo por partopreni en la kunsidoj de la VEK-anoj:

https://us02web.zoom.us/j/81515004796 
Nur se demandite:
Kunven-identigilo: 815 1500 4796
Pasvorto: la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj.

Ĉu por paroli, ĉu por aŭskulti, bonvenon al ĉiuj.

Dennis Keefe.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

keefeinchina(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto